Abstract
La lingva fideleco en teoria perspektivo En la nuntempa Britujo ekzistas diversaj lingvaj problemoj - inter klasoj, profesioj, kaj anglaj regionoj. Sed la jena kolekto notinde emfazas la lingvajn problemojn de la keltaj regionoj. Aliaj socisciencaj fakoj nuntempe emfazas la keltajn regionojn. Ne temas pri baza fascino pri la keltaj popoloj. Male, oni gis lastatempe sufice ignoris ilin. La interesigo estas tre lastatempa; ankoraŭ antau dek jaroj ne antaŭdirebla. Kial? Unue, kvankam la keltaj regionoj multrilate estas flankaj en Britujo, ili igis politike centraj. La irlanda malpaco tusis ec Anglujon mem. Ekde 1965 la Skota Nacia Partio montras da ŭran povokreskon. En decembro 1976 gi estas la plej forta politika partio en Skotlando. La kimra naciista partio same kreskas. Skota, eble eĉ kimra. apartigo sajnas reala ebleco. Tio minacus la anglan ekonomion kaj fundamente sangus gian du-partian sistemon. Pro la historia graveco de Britujo, la unua industria lando, tiu revivigo de etna-regiona sento estas grava en si mem. Sed plie: gi ne estas escepta. La fenomeno estas rimark- cbla multlande: en Kebeko, Hispanujo, Francujo, Italujo, Libano. En Usono prezid- anto el la Sudo estis elektita kun decidiga regiona subteno. Temas pri neatcndita fenomeno. La sociosciencistoj atendis, ke etnaj sentoj ne ludos rolon en la moderna mondo. La gisnunaj teorioj antaǔdiris, ke etnajn kaj regionajn grupojn anstataǔos klase bazitaj grupoj. La enurbigo kaj proletarigo fine forvisos la kulture etnajn markilojn. Fakte okazis gravaj sangigoj, sed la etneco ne malaperas. La klasaj konfliktoj sajne ne plu minacas la socian ordon. Strikoj daǔre okazas en evoluigintaj landoj, sed ne implicas revolucion. Tamen mankas regulilo de konfliktoj inter etnaj grupoj. Teritorie koncentrita etna grupo nur povas esprimi sian malkontenton per minaco de apartigo. Sed tio ja povas konduki al fakta disigo de la stato. Pro tio, la politika elito de ekz. Kanado au Britujo prikonsideras federaciismon. Ci tiu temo ŝajnas iom fremda al la tradicia socilingvistiko. Sed gi gravas al gi. La lingva fideleco estas ofta bazo de grupigo. Kompreno de la nomitaj faktoroj krome gravas en la esploro de la transiro inter lingvoj. Oni pristudis la lingvan asimiligon, traktante dulingvecon kiel nuran mezan etapon. Sed mankis atento al politika faktoro, t.e. la sinteno de la stato al la lingvo. Kaj mankis atento al detalaj situacioj de lingva interago. Pro tio ekestis malgustaj antaǔdiroj. Kelkaj malplimultoj kapablis reteni sian 'tradician' lingvon spite de la modernigo. Trafan ekzemplon provizas la esploro de Gumperz pri la slovena en la Gail-Valo de Aǔstrio. Kial la etneco persistas? Laǔ unu teorio, la etna idento estas universala, nehistoria, do gi apartenas al la socia organizo. Gi estas kvazaǔ mistika, biosociologia regulo. Sed la diverseco de la forteco de etneco igas tiun mistikan faktoron pridubinda. Male, oni sercu tiujn sociajn strukturojn, kiuj kuragigas al certaj grupoj konstrui...

This publication has 0 references indexed in Scilit: